MONOPOLO
'Nenio
anoncas amuzadon pli ol ludi Monopolon en Esperanto.'
LA LUDO ENHAVAS...
Unu
ludtabulon, 6 ludpecojn, 32 gastdomojn, 12 gastejojn, Sxancon kaj
Komunan Kofron kartojn, aktojn, ludmonon kaj 2 jxetkubojn.
POR
KOMENCI...
Elektu
bankiston. La persona kaso de la Bankisto estu aparta de la banko.
Cxiu ludanto prenu ludpecon. Sxanco kaj Komuna Kesto kartoj estu metitaj
dorso-supre sur la tabulon. La banko donas al cxiu ludanto Sm 1,630.00
jene:
2-Sm500-oj
3-Sm100-oj
3-Sm50-oj
5-Sm20-oj
5-Sm10-oj
5-Sm5-oj
5-Sm2-oj
5-Sm1-oj
LA BANKO...
Tenas monon,
aktojn, gastdomojn, gastejojn gxis ili estas acxetitaj.
La banko pagu iun ludanton Sm200 kiam la ludanto aux atingas aux pasas
"EK."
Cxio el la mono
sxuldanta al ludanto pro aux Sxanco aux Komuna Kesto kartoj aux hipotekoj
estas pagenda de la banko.
CXIUJ LUDPECOJ...
Komencas el la
'EK' kvadrato. Cxiu ludanto rulas la jxetkubojn kaj la ludanto kun
la plej granda sumo ludas unue. La ludanto rulas denove, kaj la ludpeco
antauxeniras je la nombro da spacoj montrantaj. La ludanto suferas
la sekvojn de la spaco sur kiu gxi haltas. La ludanto je la maldekstro
tiam ludas.
La Ludanto kiu rulas duoblumojn movas sian ludpecon la sumon laux
la jxetkuboj kaj suferas sekvojn de la spaco sur kiu gxi haltas. La
ludanto tiam rulas denove kaj movas denove. La ludanto kiu rulas duoblumoj
trifoje sinsekve tuj iru rekte en la 'KROKODILEJO' kaj ne pasu 'EK'.
SXANCO KAJ KOMUNA
KOFRO
Kiam restanta
sur unu el cxi tiuj spacoj, karto estu prenita kaj la ludanto obeu
la instruojn. Poste, la karto estu metita cxe la malsupro de la kartaro.
ACXETI TERPECOJN
Kiam la ludpeco
de ludanto haltas sur neposedata terpeco, la ludanto rajtas acxeti
tiun terpecon. Se acxetita, la ludanto ricevas terakton por tiu terpeco.
Se la ludanto
elektis ne acxeti la terpecon, iu ajn ludanto rajtas proponi ian prezon
por acxeti gxin. La plej altapreza proponanto ricevas la terakton
por la terpeco.
LUPAGO
Kiam oni haltas
sur posedata terpeco, la ludanto pagu al la posedanto la postulatan
lupagon. Neniom lupago estu pagenda se la posedajxo estas hipotekita.
Se teraktoj de
iu kolorgrupo estas posedata de unu ludanto, la posedanto pagigu duoble
la lupagon por neprikonstruitaj terpacojn.
La lupago estu
petita antaux ol la sekva rulo de la jxetkuboj.
LA KROKODILEJO
Se ludanto estas
sendita al la 'Krokodilejo,' la ludanto iru rekte al 'Krokodilejo'
kaj ne kolektu Sm200. La vico tuj finigxu post sendo de 'Krokodilejo.'
Se ludanto ne
estis sendita al 'Krokodilejo,' sed haltis sur la kvadrato dum ludado,
tiu ludanto estas 'nur vizitanta' kaj antauxiras kiel kutime je sia
sekva vico.
Se ludanto estis
sendita al al 'Krokodilejo,' tiu ludanto povas eskapi per ruli duobloj
dum unu el la sekvaj tri ruloj. Se sukcesa, la ludanto antauxiru sed
ne rerulu.
Se ludanto ne
rulas duobloj je la tria rulo, la ludanto pagu Sm50 kaj anauxiru ?
la sumon de la lasta jxetkuba rulo.
Dum la ludanto
estas en la 'Krokodilejo,' tiu ankoraux rajtas acxeti aux vendi gastdomojn
kaj gastejojn kaj kolekti lupagojn.
GASTDOMOJ
Gastodomoj estas
indikataj per la verdaj dometoj. Kiam ludanto posedas cxiujn samkolorajn
terpecojn, tiam gastdomoj estas acxeteblaj por tiuj terpecoj.
La unua gastdomo
eblas esti metita sur iu ajn el la terpecoj. Prikonstruado de terpecoj
estu farita egale. Ne pli ol unu gastdomo estu metita sur iu terpecon
antaux ol unu gastdomo estas metita sur cxiu terpeco en tiu kolorgrupo.
La prezo por
gastdomoj estas montrata sur la akto por la terpeco.
Duobla lupago
dauxras por ne prikonstruitaj terpecoj en kompleta kolorgrupo.
Se ludanto revendus
gastdomojn al la banko, tio estu farita egale.
GASTEJOJ
Gastejoj estas
indikataj per rugxaj konstruajxetoj. Kiam la ludanto havas kvar gastdomojn
sur cxiu samkolora terpecogrupo, gastejoj estas acxeteblaj. La gastdomoj
estu redonitaj al la banko. Nur unu gastejo estu sur cxiu terpeco.
MANKO DE GASTDOMOJ
Kiam la banko
ne havas gastdomojn vendeblajn, ludanto devas atendi gxis gastodomoj
estas haveblaj.
VENDI TERPECOJN
Ludantoj rajtas
vendi terpecojn al aliaj ludantoj kiel privata negoco laux ia ajn
konsentita prezo. Nek gastodomojn nek gastejojn estas vendeblaj. Terpecojn
ne estas vendeblaj se gastodomojn aux gastejojn estas sur la terpeco.
Gastdomoj kaj
gastejoj estas vendeblaj al la banko je duono de la pagita prezo.
HIPOTEKOJ
Cxiuj neprikonstruitaj
havajxoj povas esti hipotekitaj al la banko. Cxiuj gastodomoj kaj
gastejoj estu unue revenditaj al la banko je duonprezo. Hipoteka valoro
estas montrata sur cxiu akto. Kiam hipotekita, la akto estu metita
dorsosupre.
Neniom lupago
estu kolektata de hipotekita terpeco. Por malhipotekigi la terpecon,
la posedanto devas pagi la bankon la prezo de la hipoteko plus 10
%.
BANKROTIGO
La kondicio de
sxuldi pli ol oni povas pagi. Cxiuj havajxoj estu pagitaj al la kreditoro
kaj la bankrotita ludanto tuj retirigxu de la ludo. Se gastodomoj
aux gastejoj estas poseditaj, ili estu revenditaj al la banko je duono
de la prezo. La mono estu donata al la kreditoro. Hipotekitaj terpecoj
donitaj al la kreditoro ne povas esti ellasitaj al kreditoro antaux
ol la kreditoro pagas la kvanton de la hipoteko, plus 10% procento.
Al la banko.
Se la banko estas
la kreditoro kaj ricevas la havajxojn, la banko tuj vendu cxiujn terpecojn
prenitajn. (ekcepte de gastdomoj kaj gastejoj) per auxkcio.
La restanta(j)
ludanto(j) kalkulu sia(j)n havajxojn. La plej ricxa ludanto gajnas!
Ludanto ne rajtas pruntedoni monon. Nur la banko rajtas pruntedoni
monon per hipoteko.
MALLONGA SPECO
DE LA LUDO
Antaux ol la
ludo komencas, miksi la aktojn kaj disdonu kvar al cxiu ludanto. Ludantoj
tuj pagu al la banko la prezon por aktoj donitaj al si. Ludo tiam
procedu kiel en la normala ludo.
LA TEMPLIMO POR
LA LUDO ESTAS UNU HORO.
Je la fino de
unu horo, ludantoj kalkulas la valoron de siaj havajxoj: mono, terpecoj
(je la prezo montrita sur la tabulon,) hipotekitaj terpecoj, (je duono
de la prezo sur la tabulo,) kaj gastodomoj kaj gastejoj, (je la acxetitaj
prezoj.)
La plej ricxa
ludanto gajnas!